Zhao Lijian respondis pri la eksplodo en kuba hotelo

Shanshan Publikigita: 2022-05-08 19:36:41
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Raportisto demandis: Laŭ informo, la 6an de majo laŭ la loka tempo, hotelo en Havano, ĉefurbo de Kubo, eksplodis pro naturgasa elfluo, kaŭzante morton kaj vundiĝon de homoj, kaj damaĝojn de posedaĵoj. Kio estas la komento de Ĉinio?

Zhao Lijian, proparolanto de Ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj respondis: Ĉinio kaj Kubo estas bonaj kamaradoj, bonaj amikoj kaj bonaj fratoj. La du landoj havas profundan tradician amikecon. Ĉinio esprimas profundan kondolencon al la viktimoj de la akcidento kaj koran konsolon al la familioj de la viktimoj kaj vunditoj. En ĉi tiu malĝoja momento, la ĉinaj registaro kaj popolo firme staras kun la frataj kubaj registaro kaj popolo.

Dividu