Usona kontraŭtutmondiĝo vundas aliajn kaj ankaŭ sin mem

Publikigita: 2022-05-09 13:54:19
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Buroo pri Ekonomia Analizo de la Komerca Departemento de Usono lastatempe publikigis la komencan valoron de la kresko de malneta enlanda produkto (MEP) en la unua trimestro de ĉi tiu jaro, montrante, ke la komenca valoro de la MEP de Usono en la unua kvarono de jaro malpliiĝis je 1,4% je jara rapideco. Lydia Boussour, usona ekonomikisto ĉe ekonomika instituto de Oxford, avertis, ke "la usona ekonomio alfrontos kreskantajn defiojn meze de alta inflacio, provizoĉena botelkolo kaj restrikto de la usona federacia rezervo kaj fiskaj politikoj."

La nuna situacio de la usona ekonomio estas rezulto de serio da "kontraŭtutmondiĝaj" rimedoj de la usona registaro.

En la lastaj jaroj, Usono unuflanke estigis disputojn kun multaj landoj en la kampoj de komerco, financo, scienco kaj teknologio, okupiĝis pri tiel nomata "malmola malkunigo", kaj artefarite blokis la tutmondan industrian ĉenon kaj provizoĉenon.

Ekde la eksplodo de la konflikto inter Rusio kaj Ukrainio, Usono kaj ĝiaj aliancanoj trudis al Rusio pli ol 5 000 sankciojn, multaj el ili koncernas al financo, energio, krudmaterialoj kaj aliaj kampoj. Ĉi tiuj rimedoj ŝajnas malfortigi aliajn landojn, sed fakte, la usona ekonomio ankaŭ estas influita.

Dividu