Wang Yi renkontiĝis kun kamboĝa ministro pri eksterlandaj aferoj

Yu Publikigita: 2022-05-09 14:52:19
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi dimanĉe alvokis la mondon pli multe aŭskulti aziajn voĉojn kun tutmonda regado eniranta "azian momenton".

Wang faris la rimarkojn en renkontiĝo kun kamboĝa vicĉefministro kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Prak Sokhonn per videoligo. Wang diris, ke la mondo alfrontas novajn tutmondajn defiojn, kaj ke la ĉina flanko prezentis la Tutmondan Disvolvan Iniciaton kaj la Tutmondan Sekurecan Iniciaton por konstrui pli justan kaj senpartian sistemon pri tutmonda regado cele al konstruado de homara komunumo kun komuna estonteco.

Wang diris, ke Ĉinio volas labori kun la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL) por efektivigi la du iniciatojn en ĉi tiu regiono kaj konservi pacon, stabilecon, prosperon kaj disvolviĝon de la regiono. De la venonta monato Ĉinio, Kamboĝo, Indonezio kaj Tajlando sinsekve gastigos la Kunvenon de Gvidantoj de BRICS-Landoj, la kunvenojn de Orientaziaj Gvidantoj pri Kunlaboro, la Pintkunvenon de Gvidantoj de la Grupo 20 kaj la Kunvenon de Ekonomiaj Gvidantoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro. Wang aldonis, ke tio estas la "azia momento" por tutmonda regado kaj la internacia komunumo atendas, ke Azio ludu ĉefan rolon tiurilate.

Sokhonn diris, ke Kamboĝo subtenas la Tutmondan Disvolvan Iniciaton kaj la Tutmondan Sekurecan Iniciaton, opiniante, ke ĉi tiuj du iniciatoj havas apartan signifon en la nunaj cirkonstancoj, kaj volas fari striktan kunlaboron kun Ĉinio tiurilate. Li diris, ke la nuna mondo estas tre kompleksa kaj postulas ĝustan traktadon de diversaj defioj, kaj ke ASOAL konvene reagos al diversaj defioj, subtenos amikecajn kaj kunlaborajn rilatojn kun dialogaj partneroj, konservos siajn unuiĝon kaj centrecon kaj protektos pacon, stabilecon kaj disvolviĝon de la regiono.

Dividu