Ĉina eksterlanda komerco kreskis je 7,9% en unuaj kvar monatoj

Yu Publikigita: 2022-05-09 14:59:23
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Doganaj donitaĵoj montris lunde, ke en la unuaj kvar monatoj de 2022, la totala valoro de la importado kaj eksportado de Ĉinio pliiĝis je 7,9% kompare kun la sama periodo de la pasinta jaro malgraŭ kreskanta kontraŭvento en eksterlanda komerco.

Laŭ la Ĝenerala Administracio de Doganoj, la valoro de la eksterlanda komerco kalkuliĝis al 12,58 duilionoj da juanoj (1,88 duilionoj da usonaj dolaroj) dum la periodo. La eksportado kreskis je 10,3% kompare kun la sama periodo de la pasinta jaro ĝis 6,97 duilionoj da juanoj kaj la importado kreskis je 5% ĝis 5,61 duilionoj da juanoj.

Proparolanto de la Ĝenerala Administracio de Doganoj Li Kuiwen diris, la celo de Ĉinio konservi stabilecon kaj plibonigi eksterlandan komercon tutjare ankoraŭ estas bone subtenata.

La Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL) restas la plej granda komerca partnero de Ĉinio, okupante 14,6% de la totala eksterlanda komerco de Ĉinio.

Dividu