Ĉinio refutas kalumnion de EU pri elekto de ĉefadministranto de HKSAR

Yu Publikigita: 2022-05-09 15:51:03
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉinio esprimis fortan malaprobon kaj firman oponon al la deklaro farita de la alta reprezentanto de la Eŭropa Unio (EU) pri ekstera politiko kaj sekureca politico rilate al la elekto de la sesa-mandata ĉefadministranto de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HKSAR), urĝante politikistojn de la EU ĉesigi intervenon en honkongajn aferojn.

La elekto estis sukcese okazigita dimanĉe kun John Lee elektita kiel la ĉefadministranto per superforta plimulto de voĉoj laŭ leĝo.

En deklaro, la alta reprezentanto de la EU pri ekstera politiko kaj sekureca politiko Josep Borrell asertis, ke la EU opinias, ke la elekto kiel "malobservo de demokratiaj principoj kaj politika plurismo" estas "alia paŝo en la malmuntado de la principo "Unu Lando, Du Sistemoj".

La ĉina misio al la EU respondis lunde, ke la EU ignoris internacian leĝon kaj bazajn normojn regantajn internaciajn rilatojn, publike kalumniis la elekton de la HKSAR kaj krude intervenis en la internajn aferojn de Ĉinio, inkluzive de honkongaj aferoj. Proparolanto de la ĉina misio diris en deklaro, ke la elekto estas la unua elekto de ĉefadministranto okazigita post la transiro de Honkongo de kaoso al ordo, kaj reprezentas alian sukcesan praktikon de la nova elekta sistemo de la HKSAR.

Dividu