Fina provludo okazis por lanĉo de ĉina kargokosmoŝipo Tianzhou-4

Yu Publikigita: 2022-05-09 18:46:08
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Finiĝis fina provludo por lanĉo de la kargokosmoŝipo Tianzhou-4 sur la portoraketo Changzheng-7 Y5 al la ĉina kosmostacio.

Kadre de la misio por konstruado de la kosmostacio, Tianzhou-4 liveros sesmonatajn provizaĵojn, inkluzive de nutraĵo kaj ekipaĵo, al la tri astronaŭtoj de Shenzhou-14, kiuj iros al la stacio post la kargoŝipo.

La esplora teamo reduktis la tempon de raket-testado por la misio Tianzhou-4 de 35 tagoj ĝis 27 tagoj per optimumigo de ĝia projekto kaj proceduro.

Shen Dan, vicĉefprojektisto de la ekspluata teamo de la portoraketo Changzheng-7 en la Ĉina Akademio de Portoraketa Teknologio, diris, ke multaj raket-komponantoj estis instalitaj tuj post testoj antaŭ ol la raketo estis transigita al la lanĉa platformo, farante la preparan laboron pli efika.

Shen diris ankaŭ, ke estas la unua fojo, ke likva oksigeno povas esti injektita antaŭ ol finiĝas la injekto de keroseno, efike mallongigante la tempon de la repleniga procezo. En antaŭaj praktikoj, likva oksigeno povus esti aldonita nur post plenigo de la raketo per keroseno.

Dividu