Alta inflacio en Usono pli multe vundas nigrulojn

Lucia Publikigita: 2022-05-10 12:15:58
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La retejo de NBC raportis dimanĉe, ke inflacio en Usono restas alta, kaj ĝia damaĝo al nigrulaj familioj estas multe pli granda ol tiu al blankulaj familioj. Fakuloj diris, ke la granda diferenco inter riĉuloj kaj malriĉuloj estas unu el la ĉefaj kialoj, kial alta inflacio igas nigrulojn "pli vunditaj ".

Krome, la plej nova datumo montris, ke kiam la vivkosto rapide altiĝas pro rekorda inflacio, la riĉuloj pliriĉas, sed usonanoj kun pli malaltaj enspezoj efektive malriĉiĝas. 26% de usonanoj diris, ke ilia enspezo malpliiĝis, enspeza malegaleco daŭras kaj montras maltrankviligan tendencon en Usono.

Dividu