Ĉinio lanĉis kargokosmoŝipon Tianzhou-4 marde por liveri provizojn al sia kosmostacio, kiu estos finkonstruita ĉi-jare laŭ plano.
La raketo Changzheng-7 Y5, portanta Tianzhou-4, pafiĝis matene je 1:56 (pekina tempo) de la Wenchang-a Kosmodromo en la suda insula provinco Hajnano, laŭ la Ĉina Agentejo de Homloĝata Kosmoŝipo.
Post proksimume 10 minutoj, Tianzhou-4 disiĝis de la raketo kaj eniris sian difinitan orbiton. Je 2:23 matene la sunpaneloj de la kargoŝipo malfaldiĝis kaj ekfunkciis.
La Ĉina Agentejo de Homloĝata Kosmoŝipo deklaris la lanĉon komplete sukcesa.
Same kiel antaŭaj kargoflugoj, Tianzhou-4 portas tri kategoriojn da provizaĵoj, inkluzive de sesmonataj vivnecesaĵoj por la tri astronaŭtoj de la misio Shenzhou-14, rezervajn partojn por bontenado de kosmostacio, kaj ekipaĵoj por kosma esploro.