Ĉinio pli bone utiligos strukturajn monpolitikajn ilojn

Yu Publikigita: 2022-05-10 15:12:25
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Ĉina Popola Banko, la centra banko de la lando, lunde diris, ke la gvidaj roloj de strukturaj monpolitikaj iloj devas esti plene ludataj.

Raporto publikigita de la Ĉina Popola Banko diris, ke klopodoj devas esti fortigitaj por bona utiligo de repruntedonaj kaj rediskontaj politikoj por subteni agrikulturon kaj miniaturajn kaj malgrandajn firmaojn, kaj la sumo de tia repruntedono devas esti grandigita ĝustatempe.

La raporto diris, ke la centra banko pli bone utiligos inkluzivajn pruntojn por miniaturaj kaj malgrandaj entreprenoj kaj fortigos la subtenon al agrikultur-rilataj entreprenoj kaj sektoroj forte trafitaj de KOVIM-19.

Ĝi diris, ke speciala repruntedono estos liverita por subteni la puran kaj efikan uzon de karbo, kaj subteno estos plifortigita por grandaj ventoenergiaj kaj fotovoltaikaj bazoj kaj por la renovigo kaj plibonigo de ĉirkaŭaj karbaj elektrocentraloj.

Dividu