La aŭtunaj kaj vintraj vakcinadoj de usonanoj estas plenaj de necerteco

Lucia Publikigita: 2022-05-11 12:38:41
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Laŭ raporto de CNBC en la 9a de majo, altranga oficialulo de la registaro de Biden diris, ke se la Kongreso ne aprobas pli da financado, Usono limigos la venontan vakcinadon de KOVIM-19 por altriskaj grupoj ĉi-aŭtune.

La oficialulo avertis, ke Usono bezonas pli da mono por venontgeneraciaj vakcinoj, kuracado kaj testoj kiam la protekta kapablo de ekzistantaj vakcinoj malpliiĝas. Sed nuntempe Usono ne havas sufiĉan monon por aĉeti novajn vakcinojn por ĉiuj usonanoj antaŭ la aŭtuno.

Krome de financa subteno, la produkta kapablo de vakcina fabrikanto ankaŭ estas necerteca problemo.

Dividu