Eŭropo fariĝas viktimo de la ludo inter Usono kaj Rusio

Lucia Publikigita: 2022-05-11 14:15:45
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Eŭropa Komisiono lastatempe prezentis sesan raŭndon de proponoj pri sankcioj kontraŭ Rusio, inkluzive de kompleta malpermeso de importado de rusa nafto antaŭ la fino de ĉi tiu jaro. Norbert Rücker, analizisto de Julius Baer opinias, ke se la sankcio estos efektivigita, ĝi pluapaŝe altigos prezon de tutmonda kruda petrolo, dum la efiko al Rusio estas "diskutebla".

Eŭropo konsumas ĉirkaŭ 500 miliardojn da kubmetroj da gaso ĉiujare, el kiuj 45% venas el Rusio, kaj 30% de la naftokonsumo venas ankaŭ el Rusio. Nuntempe, la sankcioj de la EU kontraŭ Rusio alportis grandegan kontraŭreagon al la eŭropa ekonomio, la prezoj de energio kaj manĝaĵoj altiĝas, kaj homoj plendas.

La EU ĉiam rekomendis "strategian aŭtonomion", kaj franca prezidento Emmanuel Macron multfoje emfazis, ke Eŭropo "devas fariĝi pli sendependa". Sed en siaj rilatoj kun Rusio, Eŭropo estis alpinglita kaj forrabita de Usono, kaj fariĝis viktimo de la ludo inter Usono kaj Rusio.

Dividu