Ĉinio kondamnas trairon de usona militŝipo tra Tajvana Markolo

Yu Publikigita: 2022-05-11 14:27:09
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Orienta Operaceja Komandejo de la Popola Liberiga Armeo (PLA) firme oponas, ke Usono sendis sian militŝipon trairi la Tajvanan Markolon marde, dirante, ke tia ago intence subfosis pacon kaj stabilecon en la regiono.

“Usono publike propagandis, ke ĝia misil-ekipita krozoŝipo Port Royal trairis la Tajvanan Markolon,“ merkrede diris supera kolonelo Shi Yi, proparolanto de la Orienta Operaceja Komandejo de la PLA.

La usona mararmeo diris en komunikaĵo, ke la krozŝipo trairi koridoron en la markolo, kiu ne estas parto de la teritoria maro de marborda ŝtato.

Tio estas la dua trairo de usona militŝipo tra la Tajvana Markolo en la lastaj du semajnoj. La usona militŝipo Sampson trairis la markolon la 26an de aprilo.

Shi diris, ke Usono plurfoje surscenigis tiajn provokojn, sendis malĝustan signalon al la fortoj de "tajvana sendependeco", kaj intence pliigis streĉecon de la Tajvana Markolo. Li aldonis, ke la Orienta Operaceja Komandejo restas en granda alarmpreteco por firme protekti naciajn suverenecon kaj sekurecon kaj regionajn pacon kaj stabilecon.

Dividu