Ĉinio alvokas pli striktan kunlaboron kun Sud-Koreio okaze de enoficiĝo de Yoon

Yu Publikigita: 2022-05-11 14:28:04
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina vicprezidanto Wang Qishan marde alvokis klopodojn por profundigi praktikan kunlaboron inter Ĉinio kaj Sud-Koreio kaj fortigi duflankan kunordigon pri demandoj koncernaj al la Korea Duoninsulo.

Wang, speciala reprezentanto de ĉina prezidanto Xi Jinping, faris la rimarkojn dum renkontiĝo kun nova sud-korea prezidento Yoon Suk-yeol en Seulo. Wang ĉeestis la enoficiĝan ceremonion de Yoon pli frue en tiu tago.

Wang diris, ke la kuranta jaro markas la 30an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Sud-Koreio, kaj ke la du landoj estas amikaj najbaroj kaj gravaj kunlaboraj partneroj. Li laŭdis la rapidan disvolviĝon de la rilatoj inter la du landoj kaj iliajn vastiĝantajn komunajn interesojn kaj diris, ke la du landoj devas fortigi altnivelan komunikadon kaj interŝanĝon, profundigi praktikan kunlaboron, inkluzive de kunlaboro en ŝlosilaj kampoj, kaj kune klopodi por ekspluati triapartiajn merkatojn. Li vokis la du flankojn fortigi komunikadon kaj kunordigon pri internaciaj kaj regionaj aferoj, kune konservi multflankismon kaj la liberkomercan sistemon kaj akceli regionan kaj tutmondan disvolviĝon kaj prosperon.

Yoon diris, ke la sud-korea registaro pretas fortigi altnivelan strategian komunikadon kaj interŝanĝojn diversnivele inter la du landoj surbaze de reciproka respekto. Li diris, ke lia lando volas intensigi interŝanĝojn kaj praktikan kunlaboron en diversaj kampoj kun Ĉinio kaj akceli la amikecon inter popoloj en la du landoj, por malfermi novan epokon de duflankaj rilatoj.

Dividu