Antonio Guterres alvokas certigi tutmondan nutraĵan sekurecon

Lucia Publikigita: 2022-05-12 12:02:11
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĝenerala sekretario de UN Antonio Guterres merkrede esprimis zorgojn pri tutmonda nutraĵa sekureco, kiu estis influita de la konflikto inter Rusio kaj Ukrainio, kaj postulis certigi stabilan nutraĵan provizon.

Guterres postulis rapidan kaj decidan agadon por certigi konstantan fluon de manĝaĵoj kaj energio en malfermaj merkatoj, per nuligo de eksportaj limigoj, asignado de superabundo kaj rezervoj al tiuj, kiuj bezonas ilin, kaj traktado de nutraĵaj prezoj por trankviligi merkatan fluktuadon.

Li klarigis, ke kvankam la konflikto daŭras, la solvo de la nuna tutmonda nutraĵa nesekureco bezonas reintegri la agrikulturan produktadon de Ukrainio kaj la nutraĵan kaj sterkan produktadon de Rusio kaj Belorusio en mondajn merkatojn.

Dividu