Wang Yi renkontiĝis kun sia pakistana paralelulo

Lucia Publikigita: 2022-05-12 13:02:15
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi merkrede renkontiĝis kun sia pakistana paralelulo Bilawal Bhutto Zardari per videoligo, alvokante la du flankojn fari ĉian provon por malhelpi subfoson de la duflankaj rilatoj.

Wang diris, ke Ĉinio kaj Pakistano estas unikaj kaj ĉiaveteraj strategiaj kunlaboraj partneroj. La amikeco inter du flankoj estos transdonita de generacio al generacio kaj ne estos skuita aŭ ŝanĝita pro ununura okazaĵo.

Bilawal diris, ke li ĝojas havi sian unuan oficialan duflankan agadon post sia enoficiĝo kiel renkontiĝo kun ĉina ministro pri eksteraj aferoj.

Bilawal diris, ke Pakistano firme subtenas la politikon pri unu Ĉinio kaj subtenas la poziciojn de Ĉinio pri aferoj rilataj al Tajvano, Xinjiang, Tibeto kaj la Suda Ĉina Maro. Kaj Pakistano plene subtenas la Iniciaton Zono kaj Vojo, precipe la konstruadon de la Ekonomia Koridoro inter Pakistanio kaj Ĉinio.

La du flankoj ankaŭ interŝanĝis opiniojn pri la sekureco de ĉinaj civitanoj kaj institucioj en Pakistano.

Dividu