Ĉina konsumpreza indico kreskis 2,1% en aprilo

Yu Publikigita: 2022-05-12 15:51:26
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Nacia Statistika Buroo diris merkrede, ke en aprilo ĉina konsumpreza indico, ĉefa mezurilo de inflacio, altiĝis je 2,1% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro.

Dong Lijuan, altranga statistikisto de la Nacia Statistika Buro, diris, ke la konsumpreza indico monate kreskis je 0,4% parte pro la enlanda revigliĝo de KOVIM-19 kaj la kontinua prezaltiĝo de pograndaj varoj tra la mondo.

Laŭ donitaĵoj, la nutraĵaj prezoj altiĝis je 0,9% kompare kun la antaŭa monato, plialtigante la monatan konsuman inflacion je ĉirkaŭ 0,17 procentpunkto.

Tamen, en aprilo porkaĵa prezo ankoraŭ falis je 33,3%, mallarĝiĝante per 8,1 procentpunktoj surbeze de la antaŭa monato .

Dividu