Registaro de HKSAR refutas deklarojn de G7 kaj EU pri elekto de ĉefadministranto

Yu Publikigita: 2022-05-12 15:52:03
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HKSAR) marde refutis deklarojn pri elekto de ĝia sesa-mandata ĉefadministranto, publikigitajn de la ministroj pri eksterlandaj aferoj de landoj de la Grupo 7 kaj la alta reprezentanto de la Eŭropa Unio pri eksteraj aferoj kaj sekureca politiko.

G7 kaj la EU asertis en siaj deklaroj, ke la elekto damaĝis politikajn kaj civitanajn rajtojn kaj ankaŭ la aŭtonomion de Honkongo.

"Ni forte oponas tiujn senbazajn kritikojn kaj misgvidajn komentojn pri la elekto de la ĉefadministranto enhavatajn en la du deklaroj," diris proparolanto de la registaro de HKSAR.

La proparolanto diris, ke male, la elekta sistemo vastigis reprezentadon en la balotantaro por la elekto de la ĉefadministranto per grandigo de la Elekta Komitato de 1 200 membroj el kvar sektoroj ĝis 1 500 membroj el kvin sektoroj. John Lee estis sukcese elektita kiel la sesa-mandata ĉefadministranto de la HKSAR dimanĉe post la balotado.

"La nova honkonga registaro sub la gvidado de la nova ĉefadministranto kondukos la urbon de kaoso al bona regado," diris proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Zhao Lijian en gazetara konferenco lunde en Pekino.

Dividu