Ĉinio bonvenigas baldaŭan viziton de homrajta ĉefo de UN

Yu Publikigita: 2022-05-12 15:57:52
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj diris merkrede, ke Ĉinio bonvenigas la baldaŭan viziton de la Alta Komisaro pri Homaj Rajtoj de la Unuiĝintaj Nacioj Michelle Bachelet al Ĉinio en majo.

Proparolanto Zhao Lijian diris en ĉiutaga gazetara konferenco, ke la vojaĝo de Bachelet al Ĉinio kondukos ŝin al la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de la lando. La prepara teamo de la Alta Komisarejo pri Homaj Rajtoj atingis Ĉinion kaj nun estas en kvaranteno laŭ koncernaj protokoloj kontraŭ KOVIM-19.

"La prepara teamo jam komencis labori kaj la du flankoj diskutas pri la konkretaj aranĝoj por la vizito", li aldonis.

Dividu