Pakistana ministro pri eksterlandaj aferoj Bilawal Bhutto Zardari diris ĵaŭde, ke la dinamika nul-kronvirusa maniero de Ĉinio estas aparte sukcesa por elimini la viruson, savi sennombrajn vivojn kaj rapide renormaligi ĝian ekonomion.
Zardari faris la rimarkojn dum sia virtuala parolado al la 2a Tutmonda Pintkunveno pri KOVIM-19 kungastigita de Usono, Belizo, Germanio, Indonezio kaj Senegalio.
Li diris, ke ĉiu lando kaj regiono devas ellabori sian propran kontraŭvirusan strategion, kaj unueca maniero ne povas esti uzata por batali kontraŭ tiaj pandemioj. Li aldonis, ke la dinamika nul-kronvirusa maniero de Ĉinio radikiĝis en la realaĵoj de Ĉinio.
Zardari ankaŭ laŭdis Ĉinion, ke ĝi liveris helpon ankaŭ al landoj, kiuj bezonis ĝin, krom Pakistano, en la batalo kontraŭ KOVIM-19