Ĉina marsa esplorveturilo trovis akvan pruvon sur la ruĝa planedo

Yu Publikigita: 2022-05-13 16:05:12
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉinaj sciencistoj trovis novan pruvon, ke estis akvo sur Marso en la pasinteco kaj ekzistas hidratigitaj mineraloj sur la ruĝa planedo, kiuj eble povas esti ekspluatitaj dum venontaj homekipitaj marsaj misioj.

La studo publikigita ĵaŭde en la revuo Science Advances (Sciencaj Progresoj) rivelis, ke granda kolizi-baseno sur Marso enhavis likvan akvon dum la amazona epoko, la plej lastatempa geologia epoko de la planedo.

La trovoj kontribuas por pruvi pliiĝantajn signojn, kiuj sugestas, ke aktivadoj de likva akvo eble daŭris multe pli longe sur Marso ol antaŭe oni pensis.

La studo ankaŭ indikis, ke en ĉi tiu speciala ejo, ekzistas nun granda kvanto da akvo en la formo de hidratigitaj mineraloj kaj eble grunda glacio.

La esploristoj gvidataj de tiuj el la Nacia Kosmoscienca Centro sub la Ĉina Akademio de Sciencoj uzis datumojn kolektitajn de la ĉina marsa esplorveturilo Zhurong pri la sedimentaj kaj mineralaj trajtoj de suda Utopia Ebenaĵo, vasta ebenaĵo en la norda hemisfero de Marso.

Dividu