Kubo okazigos oficialan funebron por viktimoj de hotela eksplodo en Havano

Lucia Publikigita: 2022-05-13 17:01:04
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĵaŭde laŭ la loka tempo, kuba prezidanto Miguel Diaz-Canel diris, ke de la 6a horo de la 13a de majo ĝis la 12a horo de la 14a de majo laŭ la loka tempo, Kubo okzigos oficialan funebron por la viktimoj de la hotela eksplodo en Havano. Dum la funebro, flagoj estos levigitaj ĉe duonmasto ĉe publikaj konstruaĵoj kaj armeaj institucioj tra la lando.

Laŭ la lasta novaĵo publikigita de la Kuba Ministerio pri Sano, ĝis la 18a horo kaj duono de la 12a de majo laŭ la loka tempo, 45 homoj estis mortigitaj kaj 99 vunditaj en la hotela eksplodo en Havano, la ĉefurbo de Kubo, inkluzive de 4 neplenaĝuloj, gravedulino kaj hispana civitano, kaj ĉiuj mankantaj personoj en la akcidento estis trovitaj.

Almenaŭ 18 homoj estis mortigitaj kaj 74 aliaj vunditaj antaŭtagmeze de la 6a de majo laŭ la loka tempo, post kiam okazis eksplodo en la hotelo Saratoga en la malnova kvartalo de la kuba ĉefurbo Havano. Laŭ kuba prezidenta oficejo, gaso-tralikiĝo estas rigardata kiel kialo de la eksplodo en la hotelo Saratoga.

Dividu