Ĉinio urĝas Usonon plenumi financajn devojn al UN

Yu Publikigita: 2022-05-14 15:31:22
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Zhao Lijian diris vendrede, Usono devas surŝultrigi respondecojn, esti la unua plenumi siajn financajn devojn al la UN, kaj agi laŭ sia promeso al multflankismo.

Zhao faris la rimarkojn en ĉiutaga gazetara konferenco responde al demando, ke Usono ŝuldis pli ol miliardon da usonaj dolaroj da kotizoj al la regula buĝeto de UN kaj pli ol 1 400 milionojn da dolaroj da packonserva takso laŭ la plej novaj donitaĵoj publikigitaj de la UN en majo.

Zhao diris, ke plena pago de Usono kiel unu el la fondmembroj de la UN kaj ĝia plej granda kontribuanto estas grava por la normala funkciado de la UN.

Zhao aldonis, ke la pago ankaŭ estas grava vojo de Usono por plenumi siajn internaciajn devojn kaj praktiki multflankismon. Tamen, Usono ĉiam ŝuldis la plej grandan kvanton da kotizoj al la UN ekde la 1980-aj jaroj.

"Usono devas surŝultrigi respondecojn, pagi siajn taksojn plene kaj ĝustatempe, kompensi postmaturajn ŝuldojn, esti la unua plenumi siajn financajn devojn al la UN, kaj agi laŭ sia promeso al multflankaismo," li diris.

Dividu