Wang Yi gratulis Park Jin pro lia elektiĝo kiel sudkorea ministro pri eksterlandaj aferoj

Pluveta Publikigita: 2022-05-14 16:07:04
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Vendrede Wang Yi, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj, sendis gratulan mesaĝon al Park Jin pro lia elektiĝo kiel la sudkorea ministro pri eksterlandaj aferoj.

Wang Yi diris, ke Ĉinio kaj Sud-Koreio estas ĉiamaj najbaroj kaj partneroj. Ĉi-jare estas la 30a datreveno de starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Sud-Koreio. En la pasintaj 30 jaroj, rapide disvolviĝis la ĉina-sudkoreaj ampleksaj rilatoj kaj estis riĉaj fruktoj de la dulanda kunlaboro en diversaj kampoj. En la nova situacio, Ĉinio volas kune kun Sud-Koreio antaŭenpuŝi sian strategian kunlaboran partnerecon por pli granda disvolviĝo.

Dividu