Ĉina unua pasaĝeraviadilo C919 faris virgan provflugon antaŭ livero

Yu Publikigita: 2022-05-14 18:15:41
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La unua pasaĝeraviadilo C919 de Ĉinio, liverota por komerca uzo, faris sian virgan provflugon sabate matene, laŭ ĝia eksplutanto Ĉina Komerca Aviadila Korporacio.

La aviadilo C919, numerita per B-001J, ekflugis matene je la 6a horo kaj 52 minutoj (pekina tempo) de la kvara kurejo en la Ŝanhaja Pudong-a Internacia Flughaveno kaj surteriĝis reen en la flughaveno matene je la 9a horo kaj 54 minutoj.

La Ĉina Komerca Aviadila Korporacio diris, ke la piloto kaj inĝenieroj plenumis ĉiujn antaŭfiksitajn taskojn dum la 182-minuta flugo, kaj la aviadilo estis en bona stato. Ĝi aldonis, ke preparoj por pliaj provoj kaj livero progresas orde.

Usona aviadilfabrikisto Boeing kaj la eŭropa firmao Airbus delonge estas la tiel nomata duopolo en la kampo de komercaj pasaĝeraviadiloj kun valoro de duilionoj da usonaj dolaroj.

Dividu