Ĉina ĉeftero raportis 253 konfirmitajn kazojn de KOVIM-19

Yu Publikigita: 2022-05-14 18:35:41
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Raporto de la Nacia Komisiono pri Sano sabate diris, ke la ĉina ĉeftero vendrede raportis 253 konfirmitajn KOVIM-19-kazojn de loka propagiĝo, el kiuj 194 estis en Ŝanhajo.

Krom Ŝanhajo, 12 aliaj provinc-nivelaj regionoj en la ĉeftero estis registritaj novaj KOVIM-19-kazoj de loka propagiĝo, inkluzive de 32 en Pekino.

Ŝanhajo raportis ankaŭ 1 487 lokajn sensimptomajn infektojn de la nova kronviruso vendrede, el la totalo de 1 726 lokaj sensimptomaj portantoj lastatempe identigitaj en la ĉeftero.

La Nacia Komisiono pri Sano diris, ke entute 866 pacientoj de la kronvirusa malsano estis elhospitaligitaj post resaniĝo en la ĉina ĉeftero vendrede.

Dividu