BRICS-landoj renovigas promeson pri traktado de klimatŝanĝiĝo

Yu Publikigita: 2022-05-15 15:35:23
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

BRICS-landoj renovigis sian komunan promeson pri traktado de klimatŝanĝiĝo kaj esploris manierojn por akceli malaltkarbonan transiron en kunveno vendrede.

Altnivela Kunveno de BRICS-Landoj pri Klimatŝanĝiĝo estis gastigita de Ĉinio per videoligo kaj ĉeestita de ministeriaj oficialuloj respondecaj pri traktado de klimatŝanĝiĝo de Brazilo, Rusio, Hindio kaj Sud-Afriko.

Ĉina ministro pri ekologio kaj medio Huang Runqiu diris en parolado, ke BRICS-landoj estas grava forto en traktado de klimatŝanĝiĝo, kaj Ĉinio laboros kun tiuj landoj por antaŭenigi la plenan kaj efikan efektivigon de la Kadra Konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri Klimatŝanĝiĝo kaj la Pariza Interkonsento.

Xie Zhenhua, speciala sendito de Ĉinio pri klimatŝanĝiĝo, diris, ke Ĉinio liveros plenan subtenon al la venonta egipta prezidanteco de la 27a sesio de la Konferenco de la Partoprenantaj Partioj de la Kadra Konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri Klimatŝanĝiĝo, esperante, ke la okazaĵo prioritatigos efektivigon kaj emfazos la plifortigon de adaptiĝo kaj financa helpo al evolulandoj.

Dividu