Fakuloj kondamnas usonan komploton pri senigo de homoj de Xinjiang je disvolvaj ŝancoj

Yu Publikigita: 2022-05-15 15:37:15
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉinaj fakuloj atakis kontraŭ-ĉinajn politikistojn en Usono pro komploto pri senigo de homoj de Xinjiang je disvolvaj ŝancoj, fabrikante mensogojn de "deviga laboro" en la regiono.

Ili faris la kondamnon en gazetara konferenco okazigita vendrede en Urumĉio, ĉefurbo de la ĉina okcidenta Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono.

Cao Wei, lektoro de la Universitato de Lanzhou, diris, ke pro la timo al sankcioj de Usono, iuj entreprenoj ne kuraĝas dungi laboristojn de ujgura etno, kio rezultigos kreskon de senlaboreco kaj malaltiĝon de vivnivelo de la ujgura loĝantaro.

Cao diris, ke tiuj kontraŭĉinaj politikistoj en Usono estas kulpuloj, kiuj senigas la loĝantojn de Xinjiang je iliaj disvolvaj ŝancoj sub la masko de homaj rajtoj.

Ildos Murat, vicprezidanto de la Federacio de Laborŝindikatoj de Xinjiang, diris, ke fakte Usono estas la lando, kie ankoraŭ profunde enradikiĝas deviga laboro en la 21a jarcento, kun la enmigrintoj kiel la ĉefaj viktimoj, kaj la usona registaro evitis siajn devojn protekti ilin.

Dividu