10 homoj mortis kaj 3 vundiĝis en amaspafado en superbazaro en Usono

Qiujieming Publikigita: 2022-05-15 15:37:47
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Laŭ lokaj oficistoj, armita pafanto mortigis dek homojn kaj vundis tri en superbazaro en la urbo Buffalo de la ŝtato Novjorkio sabate.

Policestro de Buffalo, Joseph Gramaglia, diris en gazetara konferenco sabate vespere, ke la suspektato estas 18-jara blankulo plene armita per taktika epikaĵo kaj kasko.

Gramaglia diris, ke 11 viktimoj estas negroj kaj la aliaj du estas blankuloj.

Gramaglia diris, ke la suspektato veturis al la superbazaro ĉirkaŭ 2:30 posttagmeze kaj pafis al kvar homoj en la parkejo.

Novjorkia ŝtatestro Kathy Hochul, kiu naskiĝis en Buffalo, diris, ke ŝi estas survoje al Buffalo por helpi traktadon de la okazaĵo, kaj retpaĝo de familia unuiĝo estas starigita por familianoj de la viktimoj.

Laŭ donitaĵoj de la neprofitcela esplorgrupo Gun Violence Archive, pli ol 28 000 homoj mortis aŭ vundiĝis pro pafado-rilataj okazaĵoj en Usono ĉi-jare.

Dividu