Ĉina ĉeftero raportis 151 novajn kazojn de novkronvirusa malsano

Henggang Publikigita: 2022-05-16 16:13:48
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La ĉina Nacia Komisiono pri Sano diris lunde, ke la ĉina ĉeftero raportis 151 novajn konfirmitajn kazojn de la novkronvirusa malsano dimanĉe, kun 140 kazoj de loka propagiĝo kaj 11 importitaj kazoj. Inter la novaj lokaj kazoj 69 estis raportitaj en Ŝanhajo, 39 en Pekino, 14 en Sichuan, ok en Henan, kvin en Guangdong, 2 en Zhejiang, kaj unu respektive en Liaoning, Jiangsu kaj Guizhou.

Krome, 1 076 novaj sensimptomaj kazoj estis registritaj. La nombro de konfirmitaj kazoj de la infekta malsano en la ĉina ĉeftero nun estas 5 661, kaj la nombro de mortoj estas 5 213.

Dividu