Granda komerco pri privataj prizonoj en Usono

Henggang Publikigita: 2022-05-16 16:33:46
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Nuntempe en Usono administrado de malliberejoj estas tre profitodona komerco. La tri gigantoj CCA (Corrections Corporation of America), GEO (The GEO Group, Inc) kaj MTC (Management and Training Corporation) posedas pli ol 200 malliberejojn kun pli ol 150 000 litoj kaj profite havas pli ol kvin miliardojn da usonaj dolaroj ĉiujare. Krome, la privataj prizon-firmaoj celvarbas leĝdonantojn por certigi, ke privataj malliberejoj estas konservataj en plena uzado. Ĉi tiu kunlaboro inter oficistoj kaj komercistoj estas unu el la trajtoj de la usona prizon-sistemo.

Iama usona senatano Bernie Sanders diris, ke la usona kriminala sistemo elspezas miliardojn da dolaroj ĉiujare, por ke privataj malliberejoj povu profiti el la sufero de la loĝantoj. La usona registaro devas ĉesigi la agadon de la privataj prizonaj kompanioj.

Dividu