Li Keqiang telefone interparolis kun pakistana ĉefministro Shahbaz

Xiong Publikigita: 2022-05-16 18:39:07
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Antaŭtagmeze de la 16a de majo, ĉina ĉefministro Li Keqiang invitite telefone interparolis kun la pakistana ĉefministro Muhammad Shahbaz Sharif.

Li Keqiang rimarkigis, ke Ĉinio kaj Pakistano estas intimaj najbaroj kaj fidindaj amikoj. En 2015 prezidanto Xi Jinping sukcesis viziti Pakistanon, kaj tio levis la nivelon de la dulanda strategia kunlaboro. Ĉinio ĉiam unue metos la rilatojn kun Pakistano en prioritatan direkton kaj subtenos, ĉiam kiel antaŭe, Pakistanon protekti sian suverenecon kaj sekurecon, disvolvi la ekonomion, plibonigi la popolan vivtenadon kaj stabiligi la financon. Kaj Ĉinio volas kune kun Pakistano, intensigi strategian komunikadon, akceli kunlaboron de gravaj projektoj sur la ekonomia koridoro inter la du landoj kaj faciligi dulandan homan interŝanĝon kondiĉe, ke la pandemio estu regita.

Li Keqiang diris, ke Ĉinio ŝokiĝas kaj indignas pri la atako al ĉinaj civitanoj okazinta en Karaĉio, forte kondamnante tiun teruran perforton. Li esperis, ke Pakistano plejrapide punos la krimulojn laŭ la leĝo, laŭeble aranĝos la postrestantajn aferojn, konsolos la parencojn de la viktimoj kaj la vunditojn, ĉiuflanke plifortigos sekurecajn rimedojn por ĉinaj institucioj kaj personoj, kaj certigos ke tia tragedio ne estu reaperata.

Shahbaz diris, ke la amikeco inter Pakistano kaj Ĉinio estas profunda kaj la nivelo de la dulanda kunlaboro jam atingis tian altecon, kia ne videblis antaŭe. Pakistano volas, kune kun Ĉinio, rapidigi la konstruadon de la ekonomia koridoro inter la du landoj, plifortigi kunlaboron en gravaj projektoj, oftigi homan interŝanĝon, kaj pli bone fartigi la dulandajn popolojn.

Dividu