Irano maksimume forigos usonajn sankciojn per diplomatia klopodo

Xiong Publikigita: 2022-05-16 19:58:59
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 15an de majo Ali Bagheri Khani, irana vicministro pri eksterlandaj aferoj kaj ĉefreprezentanto de la intertrakto pri la irana nuklea problemo, diris, ke Irano serioze traktas koncernajn intertraktojn pri la ampleksa interkonsento pri la irana nuklea problemo kaj faros plejeblon por maksimume forigi la sankciojn de Usono kontraŭ Irano.

Laŭ la informo de la irana Ministerio de Eksterlandaj Aferoj en la retejo, tiutage Bagheri ĉeestis la iranan ekspozicion de petrolo 2022 en Tehrano, tiam li diris, ke la sinteno de Irano, fari promeson en intertraktoj kaj internaciaj okazoj, estas serioza. Irano devas uzi ĉiajn diplomatiajn eblojn por gardi la ŝtatajn interesojn kaj fari plejeblon por maksimume forigi la sankciojn de Usono kontraŭ Irano.

Bagheri atentigis, ke malamikoj de Irano provas haltigi la progreson de Irano, sed la taktiko kaj la iniciato de Irano pri nuligo de sankcioj fiaskigis la komploton de la malamikoj.

Dividu