De la pandemio ĉ. 55 milionoj da afrikanoj dronis en ekstrema malriĉeco en 2022

Xiong Publikigita: 2022-05-16 20:28:51
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 14an de majo la Afrika Ekonomia Komisiono de UN raportis en Dakaro, la ĉefurbo de Senegalo, ke en 2020, influate de la pandemio, en Afriko ĉirkaŭ 55 milionoj da homoj dronis en ekstrema malriĉeco.

La 54a afrika ministra kunveno pri financo, planado kaj ekonomia evoluigo de la Afrika Ekonomia Komisiono de UN okazis en Dakaro. En la 14a de majo la komisiono publikigis “Afrika Ekonomia Raporto en 2021”.

La raporto diras, ke en 2020 estis ĉirkaŭ 55 milionoj da homoj en Afriko, kiuj de la pandemio dronis en ekstrema malriĉeco, kaj tio serioze influis la laboron de pli ol 20 jaroj mildigi malriĉecon en Afriko. En afrikaj landoj tiuj amasoj, kiuj estas malmulte salajrataj kaj ne havas regulan okupon, estas facile falantaj en ekstreman malriĉecon.

Dividu