Ĉina ekonomio iom post iom renormaliĝos el negativa efiko de Omicron

Henggang Publikigita: 2022-05-16 21:10:23
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Fu Linghui, proparolanto de la Nacia Oficejo de Statistiko, diris lunde, ke la ekonomio de Ĉinio espereble iom post iom renormaliĝos, kiam gravaj kontraŭ-epidemiaj rezultoj alvenos kaj por-kreskaj politikoj efektiviĝos.

Fu diris, ke la ĉina ekonomio ricevis sukceson meze de la enlanda revigliĝo de kronvirusaj kazoj en aprilo, sed la efikoj estas "mallongdaŭraj kaj eksteraj".

Li diris, "La fundamentoj de la ĉina ekonomio restas senŝanĝaj. La ĝenerala tendenco de ekonomia transformiĝo, altgradiĝo kaj altkvalita disvolviĝo restas senŝanĝaj."

La proparolanto diris, "estas multaj favoraj kondiĉoj por stabiligi la ekonomion kaj atingi la atendatajn disvolvajn celojn."

Kun supergranda merkato, kompletaj industria kaj provizaj ĉenoj kaj grandega enlanda postulo, la dua plej granda ekonomio de la mondo havas la fortikecon forpuŝi ĉiajn defiojn.

Fu diris, ke malgraŭ la efikoj de la epidemio, grena kaj energia produktado konservis kreskon dum la unuaj kvar monatoj, starigante solidan bazon por batali kontraŭ la epidemio kaj antaŭenigi ekonomian reakiron. En aprilo la produktokvanto de kruda karbo, kruda petrolo kaj tergaso altiĝis respektive je 10,7%, 4% kaj 4,7% kompare kun tiu en sama period de la antaŭa jaro.

Merkata liverado de manĝaĵo kaj ĉiutagaj necesaĵoj estis sufiĉa, kaj iliaj prezoj restis stabilaj. La indico de konsuma prezo, ĉefa mezurilo de inflacio, altiĝis nur je 2,1% kompare kun tiu en la pasinta jaro.

Altteknologiaj industrioj montris stelajn prezentojn kun la produktado de nov-energiaj veturiloj kaj sunĉeloj pliiĝanta respektive je 42,2% kaj 20,8% en aprilo kompare kun tiu en la pasinta jaro.

Li aldonis, ke la ekonomio de Ĉinio pliboniĝos en majo kun la akcela rekomenco de laboro kaj produktado en Ŝanhajo kaj Jilin kaj ankaŭ kun la efektivigo de por-kreskaj rimedoj.

Fu diris, ke en estonteco, Ĉinio plifortigos makropolitikan reĝustigon kaj mildigos la efikojn de la epidemio por certigi, ke la ekonomio funkciu en konvena intervalo.

Dividu