Proparolanto: Honkongo ne ĝenos Usonon!

Qiujieming Publikigita: 2022-05-16 20:05:08
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Responde al la lastatempaj rimarkoj faritaj de gvidanto de la Usona Ĉambro de Reprezentantoj Nancy Pelosi pri kalumnio pri Honkongo, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Zhao Lijian diris en gazetara konferenco la 16an, ke Ĉinio konsilas al ŝi zorgi unue pri siaj propraj aferoj.

Zhao diris, ke koncernaj rimarkoj de la usonaj politikistoj malice kalumniis la leĝan regadon en Honkongo, senracie atakis la politikojn de regado de Honkongo de Ĉinio kaj serioze enmiksiĝis en la internajn aferojn kaj juĝan suverenecon de Ĉinio. Ĉinio esprimas fortan malkontenton kaj firman oponon. Li diris, “Mi volas emfazi, ke ekde la efektivigo de la Leĝo pri Nacia Sekureco en Honkongo, la sekureco de Honkongo estas tre bona. La kaoso en Honkongo, kiun la koncernaj usonaj politikistoj volas vidi, ne ekzistas. Usono suferas nuntempe pro severa inflacio, kaj la epidemio kaŭzis milionon da mortintoj, kaj mortpafadoj okazas ofte. Se ŝi havas la tempon kaj energion, mi konsilas al ŝi zorgi pri siaj propraj aferoj unue, kaj Honkongo ne ĝenos ŝin.”


Dividu