ABC: Nombro de mortintoj pro novkronviruso en Usono devas esti multe pli ol unu miliono

Henggang Publikigita: 2022-05-17 15:37:01
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Usona mediato American Broadcasting Corporation (ABC) sabate raportis, ke esploristoj supozas, ke la reala nombro de mortintoj pro novkronviruso en Usono devas esti multe pli ol miliono. Iom frue la Blanka Domo anoncis en deklaro, ke la nombro de mortoj pro la viruso en Usono atingis milionon.

Laŭ la raporto, la usona sistemo pri sano jam ne povis elteni la pezan ŝarĝon pro la pandemio. Estas multaj pacientoj kun la viruso, kiuj ne havas aliron al medicina prizorgo kaj ne estas traktataj. Kelkaj pacientoj rezignis iri al la hospitalo pro timo. En la frua stadio de la pandemio, multaj mortoj ankaŭ ne estis inkluditaj en la oficialaj statistikoj pro manko de ekzamenaj kapabloj. Ĉio ĉi rezultigis la mortojn, kiuj "eble pli precize reflektas la aŭtentan efikon de ĉi tiu pandemio" kaj tiuj mortoj ne estis kalkulitaj de la aŭtoritato.

Dividu