Ĉina reprezentanto prezentas Tutmondan Disvolvan Iniciaton al Konsilio de Homaj Rajtoj de UN

Henggang Publikigita: 2022-05-17 15:41:44
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La internacia komunumo devas atenti pri disvolvaj problemoj kaj aktive efektivigi la Tutmondan Disvolvan Iniciaton. Tion diris la reprezentanto de Ĉinio lunde en la 23-a sesio de la interregistara laborgrupo pri la rajto je disvolvo de la Konsilio pri Homaj Rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj (UN). La landoj devas uzi sian disvolviĝon por realigi ĉiujn homajn rajtojn kaj teni la ideon de homcentrigita disvolviĝo. Disvolviĝo devas servi kaj fidi al la homoj, dum la rezultoj de disvolviĝo estas kunhavataj de la homoj. Krome, oni devas antaŭenigi integran kaj inkluzivan disvolviĝon kaj solvi la problemojn de malekvilibra kaj nesufiĉa disvolviĝo inter diversaj landoj kaj en interno de lando. Tio estas grava resti en multflankeco kaj subteni UN por ludi kunordigan rolon en la efektivigo de la Tagordo 2030. Evoluintaj landoj devas doni pli kaj pli celitan subtenon kaj helpon al evoluantaj landoj.

Dividu