Putin: Rusio reagos al la milita infrastruktura ekspansio de NATO

Xiong Publikigita: 2022-05-17 15:44:36
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 16an de majo la rusa prezidento Putin diris, ke Rusio reagos al la milita infrastruktura ekspansio de NATO en Finnlando kaj Svedio.

Laŭ la informo de la kremla retejo, tiun tagon, kiam Putin ĉeestis en Kremlo la pintkunvenon de la Kolektiva Sekureca Tratata Organizaĵo, li diris, ke “ne ekzistas problemo” inter Rusio unuflanke kaj Finnlando kaj Svedio aliflanke. Tial la aliĝo de Finnlando kaj Svedio al NATO ne formos minacon al Rusio. Sed tio ke la milita infrastrukturo de NATO ekspansios en tiuj du landoj nepre vekos reagon de Rusio. “Kiel efektive reagi? Tio dependos de kia minaco kiu donos al Rusio.

Putin emfazis, ke la ekspansio de NATO tutsimple estas problemo, kiun Usono kreis pro siaj diplomatiaj interesoj. NATO jam fariĝis diplomatia ilo por iu lando kaj faris la situacion de internacia sekureco malboniĝanta.

La finnlanda kaj sveda registaroj decidis prezenti sian peton aliĝi al NATO respektive en la 15a kaj la 16a de majo.

Dividu