Ĉinio malakceptas deklaron de eksteraferaj ministroj de G7 pri aferoj rilataj al Ĉinio

Henggang Publikigita: 2022-05-17 17:52:58
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Zhao Lijian, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj lunde komentis la deklaron de la eksteraferaj ministroj de G7 en la regula gazetara konferenco.

Zhao diris, ke ĉi tiu deklaro krude enmiksiĝis en la internajn aferojn de Ĉinio kaj malice kalumniis la Popolan Respublikon, spite al la firmaj kaj justaj pozicioj kaj objektivaj faktoj de Ĉinio. Krome, la eksteraferaj ministroj de la Grupo 7 denove uzis la rus-ukrainan konflikton por premi Ĉinion. La deklaro estas absurda kaj senutila.

Parolante pri la aferoj rilataj al Honkongo, Xinjiang, homaj rajtoj, la Suda Ĉina Maro, la situacio en Ukrainio kaj trans-markola paco kaj stabileco, Zhao diris, ke la pozicio de Ĉinio pri ĉi tiuj aferoj estas konsekvenca kaj klara. Ĉinio esprimis sian fortan obĵeton kontraŭ Germanio, kiu nuntempe tenas la prezidantecon de la G7.

Dividu