Ĉina ĉeftero raportis 175 novajn kazojn de novkronvirusa malsano

Henggang Publikigita: 2022-05-17 17:54:09
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La ĉina Nacia Komisiono pri Sano diris marde, ke la ĉina ĉeftero raportis 175 novajn konfirmitajn kazojn de la novkronvirusa malsano lunde, kun 162 kazoj de loka propagiĝo kaj 13 importitaj kazoj. Inter la novaj lokaj kazoj 77 estis raportitaj en Ŝanhajo, 43 en Pekino, 16 en Sichuan, 11 en Henan, sep en Tianjin, kvin en Jilin, kaj unu respektive en Jiangsu, Fujian kaj Shandong.

Krome, 925 novaj sensimptomaj kazoj estis registritaj. La nombro de konfirmitaj kazoj de la infekta malsano en la ĉina ĉeftero nun estas 5 359, kaj la nombro de mortoj estas 5 214.

Dividu