La ĉina Ŝtata Administracio de Valutoj respondis demandon pri aprile valuta situacio

Xiong Publikigita: 2022-05-17 18:30:15
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Wang Chunying, vicdirektoro kaj proparolanto de la ĉina Ŝtata Administracio de Valutoj faris respondon al demando metita de raportisto pri la valuta situacio por aprilo de 2022.

Estis demando, kiel statis la enspezoj kaj elspezoj de valutoj por aprilo de 2022 en Ĉinio. La proparolanto respondis:

Nuntempe, la translanda moncirkulado en Ĉinio ĝenerale estas stabila. Ĉar unuflanke la banka interŝanĝo pluas en favora saldo: en aprilo la favora saldo estis 19 miliardoj da usonaj dolaroj kaj preskaŭ egalis tiun de la unua trimestro; aliflanke la translanda neta monenfluo kreskis kompare kun la antaŭa periodo: en aprilo la favora saldo de entreprenoj kaj individuoj kiel nebankaj branĉoj estis 16,2 miliardoj da usonaj dolaroj, do ĝi kreskis pli je 57% ol en marto.

Kaj nun, la ekstera medio ankoraŭ estas komplika kaj variema, sed la ĉina ekonomio tenas bonan tendencon el la longtempa vidpunkto. Tial la translanda moncirkulado en Ĉinio ĝenerale stabilas.

Dividu