Ĉinio rikoltis rimarkindajn sukcesojn en la fiska reformo kaj evoluado

Xiong Publikigita: 2022-05-17 19:22:24
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 17an de majo la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio okazigis gazetaran konferencon pri la seria temo “Tiuj ĉi dek jaroj en Ĉinio. La konferenco konigis grandajn sukcesojn de Ĉinio en la fiska reformo kaj evoluado.

Xu Hongcai, vicministro pri financo, diris, ke la tria sesio de la 18a Tutlanda Kongreso de KPĈ eksplicite montris, ke financo estas la fundamento kaj grava apogilo de ŝtatoregado. De la dek jaroj la financa ministerio, firme gvidate de la Centra Komitato de KPĈ kun kamarado Xi Jinping kiel kerno, insistas en la penso de Xi Jinping pri socialismo kun ĉinaj trajtoj en la nova epoko, efektivigas la novan koncepton pri disvolvado, serioze plenumas pozitivajn financajn politikojn, konstante perfektigas makroskopan reĝustigon, aktive disvolvas pioniran rolon de la ampleksa reformo, irigas la ekonomion inter konvena intervalo kaj akcelas altkvalitan disvolvadon.

En tiuj ĉi dek jaroj la ĉina fisko senĉese kreskis. La budĝetaj enspezoj kreskis de 11,73 duilionoj da juanoj en 2012 ĝis 20,25 duilionoj en 2021; kaj la budĝetaj elspezoj kreskis de 12,6 duilionoj da juanoj en 2012 ĝis 24,63 duilionoj en 2021.

Dum tiuj ĉi dek jaroj la financa garantio de Ĉinio estis forta kaj efika. Kaj en la internacia financa kunlaboro Ĉinio progresis. Ĉinio iniciatis fondi la Azian Infrastrukturan Investan Bankon, subtenis starigi novan disvolvan bankon kaj antaŭenigis la iniciaton “Zono kaj Vojo”.

Dividu