Disŝirita socio de Usono ne povas resanigi fatalan traŭmaton

Henggang Publikigita: 2022-05-17 20:08:08
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La morto de miliono da homoj pro la nova koronviruso estas la realo de Usono sub la ombro de la pandemio. La usona revuo Forbes publikigis la artikolon "Ĉi tio estas Usono post la morto de miliono da pacientoj pro la nova kronviruso", atentigante, ke la pandemio fariĝis la tria ĉefa kaŭzo de morto en la lando. Laŭ la publikigo, la nombro da mortoj kaŭzitaj de la nova kronviruso estas preskaŭ pli triobla ol tiuj kaŭzitaj de la gripo en la lasta jardeko, pli ol la mortoj pro HIV en la lastaj 40 jaroj, kaj preskaŭ pli duobla ol la nombro de mortoj en la lando dum la du mondmilitoj. Unu miliono da homoj mortis pro la pandemio! Jen la realo de Usono en la ombro de la epidemio. Anthony Fauci, usona fakulo pri infektaj malsanoj, nomis la nombron "tre malĝoja mejloŝtono".

Plej tragedie, la epidemio fariĝis politika ilo por usonaj politikistoj por ataki unu la alian, kaŭzante diseriĝon de usona socio. Bazaj kontraŭ-epidemiaj rimedoj, kiel ekzemple vakcinado kaj masko-uzado, estigis polemikon en Usono. Kelkaj politikistoj daŭre disvastigas konspirajn teoriojn por trompi la publikon por privataj interesoj de personoj kaj partioj. Joseph Varon, direktoro de kriz-prizorgado kaj novkronvirusaj malsanoj sub la Unuiĝinta Memora Medicina Centro en Houston, bedaŭris, ke se pli da usonanoj ricevis ĝustan kondukadon, ne estis miliono da homoj mortigitaj de la nova kronviruso. Mark Esper, iama sekretario pri Defendo de Usono ankaŭ emfazis, ke la plej granda minaco alfrontata de Usono ne estas la epidemio, sed la "ekstrema politika lukto" inter la partioj Demokrata kaj Respublikana.

Dividu