Plimulto de usonanoj: inflacio estas "tre granda problemo"

Henggang Publikigita: 2022-05-18 17:46:52
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La usona televida dissendanto Consumer News and Business Channel lunde raportis, ke laŭ lastatempa enketo, 70% da usonanoj opinias, ke inflacio estas "tre granda problemo" por Usono pro altiĝantaj prezoj. Laŭ oficiala statistiko, la monata elspezo de la usonaj familioj kreskis 341 usonajn dolarojn pli ol tiu en la antaŭa jaro. Tamen, dum la Usona Federacia Rezervo altigis interezajn indicojn por bremsi inflacion, ĝia prezidanto Jerome Powell diris, ke oni ne povas garantii, ke la ekonomio havu molan surteriĝon.

Laŭ aliaj raportoj, milionoj da familioj tra Usono alfrontas krizon pri loĝado kiam lupagoj altiĝas kaj la nombro de senhejmuloj pliiĝas.

Dividu