Fakuloj kritikas usonan mensogon pri deviga laboro en Xinjiang

Henggang Publikigita: 2022-05-18 17:49:14
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉinaj fakuloj kritikis kontraŭ-ĉinajn politikistojn en Usono pro ilia konspiro por fabriko de mensogoj pri "deviga laboro" en Xinjiang.

Ili faris la kritikon en gazetara konferenco okazigita vendrede en Urumĉio, ĉefurbo de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de nordokcidenta Ĉinio.

Cao Wei, vicprofesoro de Lanzhou-a Universitato, diris, ke pro timo al sankcioj de Usono, iuj entreprenoj ne kuraĝas dungi ujgur-etnajn laboristojn, kio rezultos en altiĝo de senlaboreco kaj malpliiĝo de vivnivelo de la ujguraj loĝantoj. Tiuj kontraŭĉinaj politikistoj en Usono estas la kulpuloj, kiuj senigas la loĝantojn de Xinjiang je iliaj evolueblecoj sub la masko de homaj rajtoj.

Ildos Murat, vicprezidanto de la Federacio de Sindikatoj de Xinjiang, diris, ke fakte Usono estas la lando, kie la deviga laboro ankoraŭ profunde enradikiĝas en la 21-a jarcento, kie la enmigrintoj estas la ĉefaj viktimoj, kaj la usona registaro evitas siajn devojn protekti ilin. Li diris, "laŭ esplorado de akademiaj institucioj en Usono, almenaŭ 500 000 homoj en Usono estas submetitaj al nuntempa sklaveco kaj trudlaboro. Kiel ajn kontraŭĉinaj fortoj en Usono kalumnias Xinjiang pri laboraj problemoj, ili neniam povas kaŝi la neprajn pruvojn, ke Usono malobservis labor-rajtojn.

Dividu