Ĉefo de UN alvokis klopodojn por savado de Celoj de Daŭripova Evoluigo

Henggang Publikigita: 2022-05-18 19:09:04
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Antonio Guterres, ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj marde alvokis la internacian komunumon savi la Celojn de Daŭripova Evoluigo kaj preni tion por ĉefa prioritato. Li faris la rimarkojn en iu kunveno de la Ekonomia kaj Socia Konsilio de la UN.

Guterres diris, ke la novkronvirusa pandemio severe influis disvolviĝon de la Homaro, precipe en la kampo de rajtoj de virinoj. Multaj evoluantaj landoj nun suferas la negativan influon en sana servo, socio kaj ekonomio pro la pandemio. Samtempe la ukraina krizo kaŭzis seriozan frapon al nutraĵo, brulaĵo kaj financa merkato. La disvolviĝo de la tuta mondo eniris en urĝan momenton.

 Guterres nomas la Tagordon pri Daŭripova Disvolviĝon antaŭ 2030 kiel “la plej klara vojo antaŭen por ni”. Li esperas, ke ĉiuj landoj subtenos la ĉelokajn kunordigantojn de la UN, kaj helpos al ĉiuj registaroj vastigi kaj bonigi partnerecon por bone solvi financadon, disvolviĝon kaj aliajn gravajn problemojn.

Dividu