Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj prezidos kunvenon de eksteraferaj ministroj de BRICS per videoligo

Henggang Publikigita: 2022-05-18 19:10:25
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Wang Wenbin, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, merkrede anoncis, ke ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi ĵaŭde prezidos la kunvenon de ministroj pri eksterlandaj aferoj de la BRICS per videoligo,.

Sud-afrika ministro pri Internaciaj Rilatoj kaj Kunlaboro Naledi Pandor, brazila ministro pri eksterlandaj aferoj Carlos Franca, rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergey Lavrov, kaj hinda ministro pri eksterlandaj aferoj Subrahmanyam Jaishankar ĉeestos la kunvenon.

La proparolanto diris, ke dum la renkontiĝo, la eksteraferaj ministroj de BRICS havos dialogon, sub la formo de "BRICS+", kun siaj paraleluloj de emerĝante merkatoj kaj evoluantaj landoj.

Dividu