Publikiĝis “Pekina Iniciato de Pintkunveno por Akcelo de Tutmondaj Komerco kaj Investo”

Xiong Publikigita: 2022-05-19 16:26:03
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La kunveno por celebri la 70-jariĝon de la Ĉina Konsilio por Akcelo de Internacia Komerco kaj samtempe la pintkunveno por akcelo de tutmondaj komerco kaj investo okazis la 18an de majo en Pekino. En tiu okazo publikiĝis “Pekina Iniciato de Pintkunveno por Akcelo de Tutmondaj Komerco kaj Investo”.

En la pekina iniciato sin montras la jenaj enhavoj: kune respondi al la pandemia defio, akceli ke la monda ekonomio stabiliĝu kaj revigliĝu, manenmane kolekti fortojn por transpaŝi la disvolvan abismon, ageme antaŭenigi novokreon, pluigi daŭripova evoluigon verdan kaj malaltkarbonan, kaj tiel plu.

La iniciato alvokas konservi kaj akceli la tutglobajn solidarecon kaj kunlaboron, oponi la politikigon de la pandemio, plue animi memfidon kaj decidemon kontraŭ la pandemio, entute profundigi kunlaboron en kampoj de higieno kaj sano, garantii ke la evoluantaj landoj povu en la formo de justeco, rapideco, solidareco kaj senzorgebleco akiri publikajn produktaĵojn tutglobecajn kaj fari klopodojn por plenigi la “abismon de imuneco” kaj gardi la vivon kaj la sanon.

La iniciato rimarkigas, ke por praktiki veran plurflankismon kaj komume konservi la plurflankan komercan sistemon kun la Monda Komerca Organizaĵo kiel kerno, necesas antaŭenigi la tutmondiĝon de ekonomio kaj turni sin al direkto pli malferma, inkluziva, favora, ekvilibra kaj kungajna.

Dividu