Yang Jiechi telefone konversas kun asistanto de usona prezidento por naciaj sekurecaj aferoj

Xiong Publikigita: 2022-05-19 16:27:32
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 18an de majo Yang Jiechi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj direktoro de la Oficejo de la Centra Komisiono pri Eksteraferaj Laboroj, invitite telefone konversis kun Sullivan, asistanto de usona prezidento por naciaj sekurecaj aferoj.

Yang diris, ke prezidanto Xi Jinping kaj prezidento Biden atingis gravan komunan ideon, kaj la du flankoj devas bone plenumi ĝin. Lastatempe, la du flankoj faris kelkajn dialogojn pri la duarmeaj rilatoj, klimatoŝanĝiĝo, sano, agrikulturo kaj aliaj, kaj tio estas utila kaj devas esti daŭrigata. Dume Yang aldonis, ke en la lastaj tempoj Usono alprenis serion da rimedoj interveni en la internajn aferojn de Ĉinio kaj faris erarajn parolojn kaj agojn kiuj damaĝas la interesojn de Ĉinio, kontraŭ tio Ĉinio esprimis firman oponon kaj donis fortan reagon. Usono devas akordiĝi inter siaj paroloj kaj agoj, plenumi siajn promesojn en siaj politikoj kaj agoj, kaj iri kun Ĉinio en kontraŭaj direktoj.

Yang emfazis, ke la problemo de Tajvano estas la plej grava, plej sentema kaj plej kerna en la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono. Usono multfoje eksplicite esprimis sekvi la principon de unu Ĉinio kaj ne subteni “sendependiĝon de Tajvano”. Sed en la lastaj jaroj Usono ofte faris malsamon ĉi-rilate. Ni konsilu, ke Usono bone konu la situacion, serioze tenu sian promeson, kaj restu fidela al la principo de unu Ĉinio kaj al la tri komunaj bultenoj inter Ĉinio kaj Usono. Ĉinio certe agos por konservi siajn suverenecon kaj sekurecajn interesojn. Ni tiel diras kaj ankaŭ tiel faras.

La du interŝanĝis opiniojn ankaŭ pri la situacioj de Ukrainio kaj de la korea duoninsulo.

Dividu