Pli ol 240 el 500 pintaj kompanioj kaj industriaj gvidentreprenoj registriĝas por kvina ĈIIE

Henggang Publikigita: 2022-05-19 16:30:54
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Restas ankoraŭ pli ol kvin monatoj ĝis la inaŭguro de la kvina Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (CIIE). Laŭ informoj merkrede publikigitaj de la Buroo de Ĉina Internacia Importa Ekspozicio, la koncernaj preparoj nun iras glate.

Laŭ ĉi tio, la areo rezervita por la ekspoziciantoj okupas pli ol 70% de la planita ekspozicia areo, kaj pli ol 240 el la 500 mondaj plej pintaj kompanioj kaj industriaj gvidentreprenoj registriĝis por partopreni en la kvina ĈIIE.

Kelkaj eksterlandaj ekspoziciantoj esprimis la esperon plu ekspluati la ĉinan merkaton kaj serĉi pli grandan ŝancon pri disvolviĝado.

Dividu